WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Timoteo 4
7 - Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
Select
1 - Mi ordonas al vi antaŭ Dio, kaj antaŭ Kristo Jesuo, kiu juĝos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;
2 - prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado.
3 - Ĉar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laŭ siaj deziroj;
4 - kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.
5 - Sed vi estu sobra en ĉio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.
6 - Ĉar mi jam estas elverŝata kvazaŭ verŝofero, kaj venis la horo de mia foriro.
7 - Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
8 - de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa juĝisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaŭ al ĉiuj, kiuj amis lian aperon.
9 - Klopodu veni baldaŭ al mi;
10 - ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.
11 - Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, ĉar li utilas al mi por la servado.
12 - Sed Tiĥikon mi sendis al Efeso.
13 - La mantelon, kiun mi lasis en Troas ĉe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.
14 - Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laŭ liaj faroj;
15 - kontraŭ li vi ankaŭ vin gardu, ĉar li multege kontraŭstaris al niaj vortoj.
16 - Ĉe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed ĉiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraŭ ili.
17 - Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke ĉiuj nacianoj aŭdu; kaj mi forsaviĝis el la buŝo de la leono.
18 - La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
19 - Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.
20 - Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.
21 - Klopodu veni antaŭ la vintro. Salutas vin Eŭbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klaŭdia kaj ĉiuj fratoj.
22 - La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.
2 Timoteo 4:7
7 / 22
Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget